Mi korektis kelkajn erarojn en la cxefa pagxo de la Esperanta traduko. Kion vi opinias pri ili?
Bonvenon al UniLang! Ni kunigas lingvo-amantojn el la tuta mondo en interreta lingvo-komunumo. Ĉi tie, oni povas trovi multajn rimedojn por lerni diversajn lingvojn faritajn de kaj por niaj anoj. Krome, en nia forumo kaj babilejo, vi renkontos multajn homojn kun la sama pasio por lingvoj. Se vi volas fari novajn amikojn aŭ se vi serĉas rimedojn por lerni lingvojn, vi ĵus trovis la ĝustan ejon!
Trovu senkostajn lingvajn rimedojn! ==> UniLang prezentas multajn lingvo-rimedojn por granda diverseco de lingvoj. Ni havas ekzemple kursojn, gramatikojn, prononco-gvidojn, frazarojn, ludojn & ekzercizojn, kaj pli! Ĉio estas libere disponebla kaj senkosta, kaj estas farita por kaj de niaj anoj!
Diskutu, instruu kaj lernu en nia forumo! ==> La UniLang Forumo estas ejo por diskuti pri lingvoj kaj samspecaj temoj. Ĝi estas unu el la plej popularaj sekcioj de UniLang kaj enhavas pliajn temohavantajn forumidojn.
Ekzerciĝu direkte en nia babilejo! ==> La UniLang-a Babilejo estas ejo por direkte ekzerci vian scion de lingvo kun aliaj amikoj. Vi povas paroli pri diversaj temoj en pluraj lingvoj. Ni havas kaj tekstbabilejon kaj voĉbabilejon!