Kion legi somere?

User avatar
linguaholic
Posts: 3122
Joined: 2008-06-21, 13:29
Gender: female
Country: NL The Netherlands (Nederland)
Contact:

Kion legi somere?

Postby linguaholic » 2011-07-05, 10:10

Sal',

Mi ĉi-somere vojaĝos de Nederlando al Estonio, poste al Berlino kaj ree al Nederlando. Do mi longe enbusos kaj entrajnos, kaj ŝatus utiligi la tempon por legi. Mi ne scias ĉu la libroservo de UEA sufiĉe rapidas por mendi libron antaŭ mia ferioj, sed mi provos. Ĉu iu havas rekomendon kion legi? Mi ankoraŭ ne multe legis en Esperanto (Fajron sentas mi interne, Pro kio, El la vivo de bervala sentaŭgulo, La fratoj leonkoro, Vojaĝo al Kazohinio), do (tro) abundas elektebloj. Ĝenerale, mi ŝatas magian realismon (ne nur latinamerikan), sed ankaŭ aliajn stilojn. :P Ĉar estas somerferioj, mi ne tre emas legi deprimigan verkon pri milito, enprizonigo, teruro, ktp. Mi vojaĝos en la baltaj landoj, do aŭtoroj de tie aparte bonus, sed ne necesas. Ne gravas ĉu estas tradukita aŭ originala, sed mi preferus ne legi verkojn tradukitajn el la germana, angla aŭ nederlanda, ĉar tiujn lingvojn mi ja povas legi mem. :)

Cetere, mi restos in Bjalistoko dum unu aŭ du tagoj. Ĉu iu scias ĉu eblas aĉeti Esperantajn librojn ie tie? (Enkaze UEA ne sufiĉe rapidas...)
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

User avatar
Cosi
Posts: 206
Joined: 2010-07-06, 11:41
Gender: male
Location: Dabrowa Gornicza
Country: PL Poland (Polska)

Re: Kion legi somere?

Postby Cosi » 2011-07-05, 11:56

Ĉu vi legis Marvirinstraton? Mi ne scias, pri kio ĝi temas, sed ĝi estas senpage elŝutebla, do vi povas provi ĝin ;)
http://timwestover.com/marvirinstrato/

User avatar
linguaholic
Posts: 3122
Joined: 2008-06-21, 13:29
Gender: female
Country: NL The Netherlands (Nederland)
Contact:

Re: Kion legi somere?

Postby linguaholic » 2011-07-05, 12:05

Dankon pro la ligilo. Tamen, mi ne havas elektronikan legilon, kaj ĉar mi volas legi dumvojaĝe mi devus printi ĝin, kiu multekostas. Krome, ne ĝenas min pagi por bonkvalita libro. :wink:
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

User avatar
Cosi
Posts: 206
Joined: 2010-07-06, 11:41
Gender: male
Location: Dabrowa Gornicza
Country: PL Poland (Polska)

Re: Kion legi somere?

Postby Cosi » 2011-07-05, 12:28

Do vi povas ankaŭ aĉeti ĝin! :) (Ankaŭ per Amazon)

User avatar
linguaholic
Posts: 3122
Joined: 2008-06-21, 13:29
Gender: female
Country: NL The Netherlands (Nederland)
Contact:

Re: Kion legi somere?

Postby linguaholic » 2011-07-05, 12:53

Jes, ankaŭ per UEA. Printi mem kostus ĉ. 10€, kaj ĉe UEA ĝi kostas 10.08€, do bonas. :) Sed ĉu iu konas la libron? Ĉu bonas? Ĉiukaze, ĝi ricevis bonajn recenzojn.
Mi ankaŭ konsideras La Ŝtona Urbo-n kaj Kiel akvo de l'rivero-n. Ĉu opinioj pri tiuj?
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

Polonus
Posts: 350
Joined: 2011-02-15, 15:34
Gender: male
Country: PL Poland (Polska)

Re: Kion legi somere?

Postby Polonus » 2011-07-05, 13:03

Kion legi somere?
Mi havas similan problemon des pli ke post dekkvin jara malzorgo kaj neglekto de la lingvo mi denove sentas iun allogon al Eo. Mi estas fiera posedanto de multajn esperantaj librojn kaj eldonajxojn, sed la demando estas cxu valoras legi librojn iam antaux longe legitaj.
Mi pensas ke mi denove logos La Biblion en Eo. Tio cxi estos profito kaj por la lingvo kaj por animo.

User avatar
linguaholic
Posts: 3122
Joined: 2008-06-21, 13:29
Gender: female
Country: NL The Netherlands (Nederland)
Contact:

Re: Kion legi somere?

Postby linguaholic » 2011-07-05, 13:06

Kial ne relegi librojn se vi aŭ ŝatis ilin aŭ forgesis pri ili?

Ĉu vi vere tralegis la tutan Biblion en Esperanto? Mi jam ne sukcesis en la germana... kvankam mi havas Esperantan Biblion ĉi tie, do eble mi legu tiun. ;)
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

Polonus
Posts: 350
Joined: 2011-02-15, 15:34
Gender: male
Country: PL Poland (Polska)

Re: Kion legi somere?

Postby Polonus » 2011-07-05, 13:43

linguaholic wrote:Ĉu vi vere tralegis la tutan Biblion en Esperanto?


Jes! Almenaux La Novan Testamenton. La tutan Biblion mi tralegis pole kaj latine.

Nun mi solene deklaras; La scio (la tralegado) de (almenaux) Nova Testamento en iu ajn lingvo estas intelekta kondicxo de cxiu inteligenta homo senkonsidere de liaj/sxiaj religijaj konvinkoj aux kredoj.

User avatar
linguaholic
Posts: 3122
Joined: 2008-06-21, 13:29
Gender: female
Country: NL The Netherlands (Nederland)
Contact:

Re: Kion legi somere?

Postby linguaholic » 2011-07-05, 15:40

Feliĉe mi ja tralegis la Novan Testamenton (en la germana) :P , sed pri la Malnova mi ankoraŭ ne sukcesis (tamen, kreskiĝinte en kristana familio, mi konas la plej gravajn historiojn).
Sed ĉu vi taksas aliajn religiajn skribaĵojn kun komparebla kultura influo same grava?
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

Polonus
Posts: 350
Joined: 2011-02-15, 15:34
Gender: male
Country: PL Poland (Polska)

Re: Kion legi somere?

Postby Polonus » 2011-07-05, 19:26

linguaholic wrote:Sed ĉu vi taksas aliajn religiajn skribaĵojn kun komparebla kultura influo same grava?


Ege interesa kaj iomete provokema demando, sed mi respondos gxin sin superfluaj komentoj; NE.
Mia opinie nur la tralegado de Nova Testamento pro gxia influo en la historio de mondo kaj civilizacio estas devo. Cxi tio ne signifas, ke oni ne legu Koranon au alijaj "sanktaj libroj" de alijaj religioj au kredajxoj kiel ia speco de "lectura suplementaria".

User avatar
linguaholic
Posts: 3122
Joined: 2008-06-21, 13:29
Gender: female
Country: NL The Netherlands (Nederland)
Contact:

Re: Kion legi somere?

Postby linguaholic » 2011-07-05, 20:37

Sed ĉu vi ne pensas ke la Malnova Testamento aŭ la Korano estas same influaj? Ekzemple, ĉar Jesuo vivis en hebrea kulturo, ankaŭ la Nova Testamento estas ege influita de tiu lingvo, kulturo kaj pensmaniero. Ankaŭ, kun la kresko de Islamo mi pensas ke la Korano estas sufiĉe grava libro. Kaj kio pri la skribaĵo de Konfucio aŭ Hindaj tekstoj?
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

Polonus
Posts: 350
Joined: 2011-02-15, 15:34
Gender: male
Country: PL Poland (Polska)

Re: Kion legi somere?

Postby Polonus » 2011-07-06, 17:14

Mi jam respondis vin skribante, ke "Cxi tio ne signifas, ke oni ne legu Koranon au alijaj "sanktaj libroj" de alijaj religioj au kredajxoj kiel ia speco de "lectura suplementaria". Oni povas legi cxion.
Homo estas aux devas esti ne nur homo sapiens sed ankaux homo legens.
Mi mem legis poblikajxojn de Lenin, Marks kaj Mein Kampf de iu polikisto kies antauxnomo estis Adolfo, sed tio ne signifas, ke mi akceptas tie prezentitajn ideojn.
Tamen La Biblio estas iel "pli alte" ol "Mein Kampf, milde dirante. :)


Return to “Esperanto”

Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 1 guest