Plurlingva retejo pri sciencfikcio nun haveblas esperante

User avatar
Chipougne
Posts:6
Joined:2010-08-16, 13:21
Gender:male
Country:FRFrance (France)
Contact:
Plurlingva retejo pri sciencfikcio nun haveblas esperante

Postby Chipougne » 2011-02-07, 10:11

Saluton al ĉiuj,

Ekde 1999, la franca asocio nooSFere proponas ĉe sia retejo literaturan kaj bildstrian datumbazon pri sciencfikcio, fantasta literaturo kaj fantazio.
De kelkaj jaroj, oni povas konsulti tiun datumbazon plurlingve, danke al subsekcio de tiu retejo nomigita nooSFere Babel. Kompreneble, ili ne tradukis la tutan enhavon de la slipoj (ekz.: la recenzoj), ĉar tiu estus grandega laboro, sed pli modeste, nur la prezenton de tiuj slipoj (titoloj, retnavigiloj, retserĉiloj, ktp). Ĝis nun, tiu ebligis konsulti tiun datumbazon en la germana, angla, hispana, kaj itala. De nun, oni povas ankaŭ konsulti ĝin esperante.

Image

Kadre de ĴurasEo, nia franc-ĵurasa esperanto-grupo, ni proponis al la estraro de tiu retejo, esperantigi ĝin, kaj ili entuziasme jesis.
De nun, esperantlingva vizitanto el Ĉinio, Rusio aŭ Brazilio, ekzemple, povas ne nur konsulti la datumbazon, sed ankaŭ proponi tradukon al sia propra lingvo, el la esperanta versio. Se tiu okazos, esperanto tiam plene rolos kiel ponto-lingvo.

Anekdote, tiu retejo listigas "La Karna Maŭzoleo"-n, la fantasta rakonto de la franca verkisto Jonas Lenn, kies esperantigon ni eldonis kadre de la eldona asocio La Clef d'Argent :

Image

"La Karna Maŭzoleo" ĉe nooSFere : http://www.noosfere.org/babel/litt/livre.asp?l=eo&numLivre=2146577974

La retejo mem (franclingve) : http://www.noosfere.org/default.asp

Le plurlingva sekcio : http://www.noosfere.org/babel/

La esperantlingva versio : http://www.noosfere.org/babel/?l=eo


Kore,

Filĉjo kaj Emĉjo

http://jxuraseo.free.fr
http://www.argenta-slosilo.org

Return to “Esperanto”

Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 11 guests