Esperantaj videblogoj

User avatar
gyrus
Posts: 352
Joined: 2009-01-31, 13:58
Real Name: Rowland Goodbody
Gender: male
Location: Bath
Country: GB United Kingdom (United Kingdom)
Contact:

Esperantaj videblogoj

Postby gyrus » 2010-10-09, 13:40

Ĉu iuj videblogas esperantlingve? Mi jes. Jen mia kanalo. Mi nur jam faris du videojn Esperante (jen la unua kaj la dua) sed esperas fari pliajn estontece. Bonvolu ĝui :3 Mi ja ĝuus vidi iujn de viĉiuj.
[flag]en[/flag][flag]fr[/flag][flag]de[/flag][flag]ja[/flag][flag]eo[/flag][flag]zh[/flag]
Twitter
YouTube

User avatar
linguaholic
Posts: 3122
Joined: 2008-06-21, 13:29
Gender: female
Country: NL The Netherlands (Nederland)
Contact:

Re: Esperantaj videblogoj

Postby linguaholic » 2010-11-12, 9:50

Pardonu la malfruan respondon, mi nur nun spektis viajn videojn kaj mi ege impresiĝis! La videoj estas bone faritaj, ne tro longaj, ne tro mallongaj, altkvalitaj, amuzaj, interesaj kaj via elparolo kaj esprimstilo ankaŭ estas mirindaj. Mi ne videoblogas (eĉ ne havas kameraon), do mi ne povas respondi videe. Sed mi esperas ke mi havos tempon por skribi respondan artikolon pri "Esperantujo" en mia (nun ankoraŭ forlasita) blogo. :)
Mi esperas ke vi pluvlogos en Esperanto (pri iu ajn, sed ĉefe ne Esperantaĵoj :)).
Ĉu vi ankaŭ aktivas en "la movado", iras al renkontiĝoj ktp.?
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

User avatar
gyrus
Posts: 352
Joined: 2009-01-31, 13:58
Real Name: Rowland Goodbody
Gender: male
Location: Bath
Country: GB United Kingdom (United Kingdom)
Contact:

Re: Esperantaj videblogoj

Postby gyrus » 2010-11-12, 14:16

linguaholic wrote:Pardonu la malfruan respondon, mi nur nun spektis viajn videojn kaj mi ege impresiĝis! La videoj estas bone faritaj, ne tro longaj, ne tro mallongaj, altkvalitaj, amuzaj, interesaj kaj via elparolo kaj esprimstilo ankaŭ estas mirindaj. Mi ne videoblogas (eĉ ne havas kameraon), do mi ne povas respondi videe. Sed mi esperas ke mi havos tempon por skribi respondan artikolon pri "Esperantujo" en mia (nun ankoraŭ forlasita) blogo. :)
Mi esperas ke vi pluvlogos en Esperanto (pri iu ajn, sed ĉefe ne Esperantaĵoj :)).
Ĉu vi ankoraŭ aktivas en "la movado", iras al renkontiĝoj ktp.?

Ho, dankegon! Viaj vortoj vere estas kuraĝigaj. Mi savis la TTTejon de via blogo kaj certe legos ĝin pli malfrue :) Mi volas iri al renkontiĝo, sed bedaŭrinde mi tre okupatas ĉi-momente do mi verŝajne ne povos ĉeesti iun baldaŭ :(
[flag]en[/flag][flag]fr[/flag][flag]de[/flag][flag]ja[/flag][flag]eo[/flag][flag]zh[/flag]
Twitter
YouTube

User avatar
linguaholic
Posts: 3122
Joined: 2008-06-21, 13:29
Gender: female
Country: NL The Netherlands (Nederland)
Contact:

Re: Esperantaj videblogoj

Postby linguaholic » 2010-11-14, 20:29

Mi volas iri al renkontiĝo, sed bedaŭrinde mi tre okupatas ĉi-momente do mi verŝajne ne povos ĉeesti iun baldaŭ :(


Ho, bedaŭrinde. Se vi partoprenus JESon, ja jam ĉeestus minimume kvar unilanganoj tie. Kaj ŝajnas al mi ke estos mojosega renkontiĝo - multaj junaj indealistoj/frenezuloj (mi jam konas pli ol deko da aliĝintoj kaj ĉiuj estas afablaj mojosaj homoj).
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

User avatar
gyrus
Posts: 352
Joined: 2009-01-31, 13:58
Real Name: Rowland Goodbody
Gender: male
Location: Bath
Country: GB United Kingdom (United Kingdom)
Contact:

Re: Esperantaj videblogoj

Postby gyrus » 2010-11-14, 20:39

Mi ne konis tiun! Mi planas iri al JEB-a renkontiĝo iam.
[flag]en[/flag][flag]fr[/flag][flag]de[/flag][flag]ja[/flag][flag]eo[/flag][flag]zh[/flag]
Twitter
YouTube

User avatar
linguaholic
Posts: 3122
Joined: 2008-06-21, 13:29
Gender: female
Country: NL The Netherlands (Nederland)
Contact:

Re: Esperantaj videblogoj

Postby linguaholic » 2010-11-14, 20:44

Sed internaciaj renkontiĝoj multe pli interesas ol landaj kunvenoj! Venu al JES, venu al JES, vi ja jam emas, certe, JES :mrgreen:
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

User avatar
gyrus
Posts: 352
Joined: 2009-01-31, 13:58
Real Name: Rowland Goodbody
Gender: male
Location: Bath
Country: GB United Kingdom (United Kingdom)
Contact:

Re: Esperantaj videblogoj

Postby gyrus » 2010-11-17, 21:11

linguaholic wrote:Sed internaciaj renkontiĝoj multe pli interesas ol landaj kunvenoj! Venu al JES, venu al JES, vi ja jam emas, certe, JES :mrgreen:

Kaj internaciaj renkontiĝoj multe pli kostas ol landaj kunvenoj :P
[flag]en[/flag][flag]fr[/flag][flag]de[/flag][flag]ja[/flag][flag]eo[/flag][flag]zh[/flag]
Twitter
YouTube

User avatar
linguaholic
Posts: 3122
Joined: 2008-06-21, 13:29
Gender: female
Country: NL The Netherlands (Nederland)
Contact:

Re: Esperantaj videblogoj

Postby linguaholic » 2010-11-18, 7:54

Ĉu vi aŭdis pri NoJEF?

Pri NoJEF

Oni starigis la fondaĵon NoJEF (la Norwich Jubilee Esperanto Foundation) kiel bonfaran fondaĵon en 1967, por progresigi edukadon pri la studo kaj uzo de Esperanto.

NoJef bildumo

* ĉu vi havas malpli ol 26 jarojn?

* ĉu vi estas neriĉa? (kompreneble, preskaŭ ĉiu gejunulo malpli ol 26-jara estas tia!)

* ĉu vi deziras vojaĝi, uzante Esperanton?

* ĉu via scio de la lingvo sufiĉas por tio?

* ĉu du taŭgaj homoj garantius vian karakteron kaj Esperantan kapablon?

NoJEF subvencias ĉiujare ĝis proksimume dek junajn britajn Esperantistojn por vojaĝi al kongresoj, somerkursoj, k.s.

Petanto devas, antaŭ ol atingi 26-jaraĝon, verki leteron en Esperanto (1) por klarigi kial li aŭ ŝi bezonas subvencion, kaj (2) por iom priskribi sin, siajn edukiĝon, familion, ambiciojn, Esperantajn agadojn, ktp.

Li aŭ ŝi devas promesi uzi la subvencion nur por la celo nomita, kaj sendi raporton en Esperanto pri uzo de la subvencio. La Fondaĵo rajtos eventuale eldoni tiun raporton, plene aŭ parte.

La Fondaĵo rajtas reteni maksimume kvaronon de iu subvencio ĝis ricevo de sufiĉa raporto.

NoJEF povas ankaŭ:

* doni premiojn al gejunuloj kiuj montras elstaran Esperantan lingvokapablon.
* subvencii britajn instruistojn de Esperanto (de kiu ajn aĝo) kiuj deziras esplori instrumetodojn kaj intencas publikigi raporton pri siaj eltrovoj.
* subvencii junajn alilandanojn kiuj deziras vojaĝi en Britio por prelegi aŭ paroli neformale en Esperanto. Ili devas esti jam invitataj de almenaŭ unu klubo aŭ grupo, kaj doni, por aprobo de la Fondaĵo, sufiĉe precizajn detalojn de siaj vojaĝplanoj kaj atendataj elspezoj.

Bedaŭrinde, nuntempe la Fondaĵo ne povas fari por ili tiajn planojn, kvankam ĝi povas konsili (ekzemple, la Esperanto-Asocio de Britio kelkfoje helpas organizi tiajn prelegoturneojn). En specialaj cirkonstancoj la Fondaĵo povas konsideri ian modestan kontribuaĵon al vojaĝkostoj al Britio kaj reen.

^ Iri al la supro
Petoj

Por peti subvencion, aŭ plian informon, skribu leteron en bonforma Esperanto al la Sekretario de la Fondaĵo (kies adreso troviĝas ĉi-sube).

Via letero enhavu:

* vian nomon,
* vian aĝon/naskiĝdaton,
* vian poŝtadreson kaj retadreson (se vi havas),
* resumon de via priesperanta kariero ĝis nun,
* detalojn de kiel vi intencas uzi la subvencion (plejofte pagi kotizon, vojaĝ- aŭ/kaj loĝspezojn)
* motivojn por fari la peton,
*
* kiom vi petas, kaj
* kiun premion vi celas (vidu sube).

La premioj haveblaj estas:

* Premio W F Edwards - por ĉeesti esperantajn eventojn en Britio (ekz. Britan Kongreson, Someran Festivalon);
* Premio Harry & Norah Holmes - por ĉeesti la Universalan Kongreson;
* Premio E F Dean - por ĉeesti aliajn esperantajn eventojn ekster Britio (ekz. IJK, Internacian Seminarion);
* Premio Norman Williams - por helpi al junaj esperantistoj el landoj krom Britio (precipe landoj kie la nacia lingvo ne estas la angla) viziti Brition por ĉeesti esperantan eventon, ekz. Somera Festivalo, aŭ viziti lokajn britajn Esperanto-grupojn kaj federaciojn.

Oni faru petojn ĝis la 1-a de marto de la koncerna jaro, al la Sekretario (vidu sube). Krom la supraj, nomitaj premioj, la Fondaĵo povas fari ĝeneralajn subvenciojn (sen limdato) el la mono restanta post fari la nomitajn premiojn.

David Kelso (NoJEF)
5 Craigenhill Road
Kilncadzow
CARLUKE
ML8 4QT
Britio

aŭ retpoŝte al davidekelsoatyahoo.co.uk


http://www.esperanto-gb.org/nojef/

Mi certas ke ili subtenus vin. :) Verŝajne jam tro malfruas por JES, sed eble vi povus iri al IJK somere!
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

User avatar
gyrus
Posts: 352
Joined: 2009-01-31, 13:58
Real Name: Rowland Goodbody
Gender: male
Location: Bath
Country: GB United Kingdom (United Kingdom)
Contact:

Re: Esperantaj videblogoj

Postby gyrus » 2010-11-19, 12:02

Nu, mi scias pri ĝi, sed jen estas okupata tempo por mi ĉi-jare kaj venontjare, ĉar mi proponas min por l'universitato ktp, kaj venontjare mi planas iri al Usono somere, sed mi ankoraŭ konsideros Esperantan kongreson venontontjare (ĉu oni povas diri tion?). Jen bedaŭra afero, Esperanto ne estas mia antaŭeco ĉi-momente. Venontontjare mi verŝajne iros al jen japanio jen ĉinio por pratiki la ĉinan, kiun mi lernos universitate, aŭ la japanan, kiun mi lernas ekde multaj jaroj kaj volas plibonigi.
[flag]en[/flag][flag]fr[/flag][flag]de[/flag][flag]ja[/flag][flag]eo[/flag][flag]zh[/flag]
Twitter
YouTube


Return to “Esperanto”

Who is online

Users browsing this forum: Bing [Bot] and 1 guest