Page 1 of 1

Tio estas Jezebel en Infero

Posted: 2009-03-24, 0:51
by AngryJohnny
Salutadoj ĉiuj, mi ŝatus krei mian propran temaĵon pro prezenti min kaj apliki mian Esperanton.

Mi nomiĝas Nikolas, kaj mi estas 18-jaraĝa. Mi estas malserioza, nihilista, ateista, individuista, hedonista, ambaŭseksema verkisto, muzikisto, kaj lingvo-ŝatanto. Mi interesiĝas en franca, germana, hispana, italiana, nederlanda, greka, kaj rusa; malfeliĉe, mi ne povas decidi kiu lingvo lerni unue. Eble, ĉio de ili, samtempe?

Mi havas du demandojn nun: unu, kio estas la vorto por "forum topic/thread" en Esperanto? Ĉu "temaĵo" estas sufiĉa?

Kaj du, ĉu ĉioj ne-nigraj estas ne-korakoj?

Re: Tio estas Jezebel en Infero

Posted: 2009-03-24, 3:28
by Formiko
AngryJohnny wrote:
Mi havas du demandojn nun: unu, kio estas la vorto por "forum topic/thread" en Esperanto? Ĉu "temaĵo" estas sufiĉa?

Kaj du, ĉu ĉioj ne-nigraj estas ne-korakoj?


Forum topic = forumfadeno..topic=temo
Sed mi supozas, ke "temaĵo" ĝustas, nur iometa superflua.

Ĉu la dua demando estas ŝerco?
Mi ne komprenas...
"Are all non-blacks not ravens?"
Ĉu?