Page 33 of 37

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-05-06, 19:32
by Polonus
Sectori wrote:
La submia persono legis romanon skribitan en esperanto (esperante?).


Jes. Multe. Sed nun mi jam forgesis la titolojn. Mi ecx volis mem skribi la romanon.
Sed poste mi kabeigxis. (se vi konas la vorton).

La submia persono kredas ke esperanto nun estas bedauxrinde finita afero, sen futuro, kaj perdo de tempo, kaj gxi neniam sukcesos.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-05-13, 1:07
by Struthiomimus
Narbleh, Narbleh, kie estas vi? Ĉu mi Narblehiĝu? :silly:

Cosi wrote:Jes, mi havas (unu) tian amikinon.


http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/k ... vortoj.php

http://eo.lernu.net/kursoj/puzlo/lingvoelementoj.php

“La ordinaraj numeraloj ne fleksiiĝas.” Kaj ĉi-kaze, la vorto „unu” ne necesas, ĉar via uzo de la singularo signifas, ke estas nur unu amikino.

Polonus wrote:La persono sub mi kredas ke la fino de la mondo alproksimiĝas kaj ĉi tio okazos en 2012.


Cosi wrote:Polonus, vi povas konverti la x-ojn al la ĉapeloj uzante


“Konverti” estas transitiva.

Sectori wrote:Ugh, jes, sed mi antipatias tian libron.


:)

Polonus wrote:Mi ecx volis mem skribi romanon.


Sen "la"

Polonus wrote:Sed poste mi kabeis. (se vi konas la vorton).


“Kabei” jam estas netransitiva.

Polonus wrote:La submia persono kredas ke esperanto nun estas bedauxrinde finita afero, sen futuro, kaj perdo de tempo, kaj gxi neniam sukcesos.


Tute ne. Miaopinie, Esperanto ne estas “finita afero” ĉar multaj personoj ankoraŭ lernas kaj uzas ĝin; ĝi ankoraŭ ekzistas kiel vivanta kaj daŭre ŝanĝiĝanta lingvo. Eble ĝi ne estas sukceso se oni estas finvenkisto, sed vidu, ĝi jam ekzistas ekde pli ol 100 jaroj kaj ne ŝajnas ke ĝi malaperos morgaŭ, do mi dirus, ke ĝi ja havos estontecon. :) Fine, por mi, ĝi tute ne estas malŝparo de tempo ĉar mi amikiĝis kun multe da mojosegaj uloj per Esperanto. :yep:

La persono sub mi estas renoma repisto :)

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-05-13, 10:08
by Cosi
Ne, sed se mi estus, mi repus en Gangsperanto - kiel la Pafklik :D

La persono sub mi ŝatas la skandinavian kuirarton.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-06-10, 23:42
by Narbleh
Mi ne bone konas ilian kuirarton sed al mi plaĉas gustumi novajn manĝaĵojn, kondiĉe ke ĝi ne enhavu marfruktojn aŭ insektaĵon. Tion mi ne digestas :P

La persono sub mi volas, ke pli da personoj partoprenu en ĉi tiu ludo!

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-06-19, 21:35
by Cosi
Mi volas, ke pli multe da personoj skribu en la esperanta forumo - kaj ke ili skribu en Esperanto, ne en la angla :P

La persono sub mi havis la tagdormon kaj ne sentas bone.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-06-20, 3:22
by Narbleh
Cosi wrote:La persono sub mi havis la tagdormon kaj ne sentas sin bone.

"Senti" estas transitiva :) Oni sentas doloron, ĝojon, ktp aŭ oni sentas sin bone/kolere...

Kio estas tagdormo? Mi ne sufiĉe dormis la pasintan nokton ĉar mi laboris ĝis tre malfrue, kaj tiam mi vekiĝis tre frue ĉi-matene :P

La persono sub mi kreis sian propran planlingvon.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-06-20, 21:00
by Polonus
Narbleh wrote:
La persono sub mi kreis sian propran planlingvon.


Krei sian propran planlingon? Facilega afero. Sed mi kredas, ke tio-cxi estus perdo de tempo. Iu ajn povus fari tion. La afero estas fari gxin akceptiblan. Nia majstro jam faris cxi tion en 1887.

La persono sub mi legis esperantan tradukon de pola verkisto. Kian?

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-06-23, 13:08
by Mutusen
Ne. Mi legis malmultajn esperantajn librojn kaj neniun polan verkon.

La persono sub mi estas nuntempe en eksterlando.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-07-05, 9:52
by linguaholic
Mi estas en Nederlando, kie mi ekde antaŭ tri jaroj loĝas. Ĉu estas eksterlando? Mi ne scias. Sed mi iros al Pollando sekvontsemajne. :)

La persono sub mi trajnvojaĝos ĉi-somere.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-07-06, 6:16
by Elishamod
Mi trajnvojaĝos al mia avo ĉi-somere. Mi loĝas ĉe la suda parto de Israelo, kaj li loĝas ĉe la norda parto.

La persono sub mi estas lernonta plian lingvon baldaŭ.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-07-06, 10:24
by Mutusen
Verŝajne ne. La lingvoj, kiujn mi lernas (aŭ provis lerni) estas sufiĉaj.

La persono sub mi scipovas ludi ian muzikilon.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-07-06, 12:19
by Cosi
Antaŭlonge mi ludis iomete gitaron.

La persono sub mi malŝatas televidon.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-07-21, 6:34
by Elishamod
Ne, mi ŝatas televidon.

La persono sub mi povas paroli iun ayn slavon lingvon.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-08-05, 10:01
by Mutusen
Elishamod wrote:La persono sub mi povas paroli iun ajn slavan lingvon.

Mi povas paroleti la slovakan, sed ne tre bone.

La persono sub mi ŝatas La Perditan Generacion.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-08-08, 14:03
by Cosi
Ili ne estas tre malbonaj ;)
Mi bedaŭras, ke ne estas bonaj heavy-metalaj esperantaj grupoj :)

La persono sub mi iam flugis per glisilo.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-08-19, 13:26
by Elishamod
Cosi wrote:Ili ne estas tre malbonaj ;)
Mi bedaŭras, ke ne estas bonaj heavy-metalaj esperantaj grupoj :)

La persono sub mi iam flugis per glisilo.

Neniam, kvankam ĝi ŝajnas plezuriga.
La persono sub mi opinias ke la greka lingvo estas interesa kaj volas lerni paroli ĝin iam.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-08-22, 16:51
by Dandelion_Wine
La persono sub mi opinias ke la greka lingvo estas interesa kaj volas lerni paroli ĝin iam.


Jes, laŭ mi la greka estas interesa, sed mi dume ne pensis pri ĝi kiel lerninda lingvo.

La persono sub mi havas belan skribmanieron.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-08-23, 5:20
by Elishamod
Dandelion_Wine wrote:La persono sub mi havas belan skribmanieron.

Mi opinias ke mia skribmaniero estas beleta.

La persono sub mi ŝatas la landon, kie li loĝas.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-11-13, 10:07
by pauluszk
Elishamod wrote:La persono sub mi ŝatas la landon, kie li loĝas.

Jes, mi tre sxatas mia landon.

La persono sub mi estis futbalisto.

Re: LUDO: LA PERSONO SUB MI...

Posted: 2011-11-13, 15:01
by Milya0
Mi ne estas futbalisto, kaj neniu sportisto.

La persono sub mi estas lernanto.