Page 1 of 1

Mia unua gasto

Posted: 2008-07-19, 10:27
by Formiko
Miaj unuaj gastontoj el la pasporta servo restos ĉe mia dormo ĉi-vespere (por 3 tagoj!) Dum mi parolas Esperante ĉiumonate kun la Esperanto-klubo, ĉi tiuj gastoj ne parolas angle, do mi ne povas friponi. (Nu, ili estas hispanaj, sed nur Esperante, ĉu ne?)
Mi teknike povas paroli hispane, sed ne estas laŭregule. :)
Bondeziru min!

(Efektive, ili atingis unu tagon frue, kaj ni ankoraŭ preparis!)

Re: Mia unua gasto

Posted: 2008-07-24, 22:05
by Formiko
Ĝi fartis bone! Ili venis el San Francisko, kaj ili restis 3 tagojn. Ni parolis Esperate dum 3 tagoj, kaj neniam ni uzis la vorton mojose! :)
Mi lernis novajn vortojn ankaŭ. La diris murnukso por juglando. Li momente forgesis la vorton! Sed mi komprenis lin, tamen homo, kiu ne parolas Angle ne komprenus. :)
Mi ankaŭ instruktis lin. La vorto arakido. Ni manĝis Tajlandan manĝaĵon, do ni bezonis la ĝustajn vortojn. Mi nepre rekomendas la Pasportan Servon :)
Ĝis kaj Kis!
Image

Re: Mia unua gasto

Posted: 2008-07-28, 19:17
by Formiko
Mia dua gasto el Hispano atingis je vendredo. Li restos dum 1 semajno.
Eble mi povas praktiki mian Katalunan! :)

Re: Mia unua gasto

Posted: 2008-08-29, 14:23
by hxod
Gratulojn! Ankaŭ mi amas Pasportan Servon!
Danke al ĝi mi gastigis unu polinon, kaj du belgojn, tio ja estis mirinda vivsperto. (:


Sammondane,
Ĥod

Re: Mia unua gasto

Posted: 2008-09-01, 7:42
by Formiko
hxod wrote:Gratulojn! Ankaŭ mi amas Pasportan Servon!
Danke al ĝi mi gastigis unu polinon, kaj du belgojn, tio ja estis mirinda vivsperto. (:


Mi penis gastiĝi en Germanujo, sed la ĉambro estis maloportuna por ni. Sed kiam ni vojaĝis al Hispanujo dum 3 monatoj, ni uzis ĝin! Mi Esperanta lerteco enorme pliboniĝis!