Ĉu 'oklo' taŭgas?

Ĉu 'oklo' vi uzos?

Eble jes, mi pripensos
0
No votes
Certe ne, onu ne tuŝu la Fundamenton
0
No votes
Certe, se mi memoros, kiam mi pensas 'okulvitroj'
2
50%
Verŝajne
2
50%
 
Total votes: 4

User avatar
esocom
Posts:5
Joined:2007-12-08, 14:20
Real Name:Frank Merla
Gender:male
Location:Buchholz-Holm-Seppensen
Country:DEGermany (Deutschland)
Contact:
Ĉu 'oklo' taŭgas?

Postby esocom » 2007-12-08, 17:25

Ĉu vi konas la plej novan germanan vorton „sitt“? Ĝi signifas: malsoifa, sattrinkinta. Estis interesa fenomeno, ke oni sentis mankon de la vorto sata rilate trinkadon kaj faris konkurson por inventi plej taŭgan esprimon. Eĉ la Duden-redakcio trovis ĝin konvena por la lingvo kaj volas transpreni ĝin en la Duden-vortaron, se ĝi estos sufiĉe ofte uzata.

Ĝis nun mi supozis, ke nur esperantistoj arogas al si publike proponi novajn terminojn. Nun ankaŭ la germanoj, nekredeble! Almenaŭ estis ĉi foje ne anglece sona vorto.

Tiu okazaĵo kuraĝigas min pledi por la vorto oklo, kiun jam proponis Hermann Tautorat. Ĝi estas laŭ mi pli taŭga vorto ol okulvitroj: Kio estas la pluralo de okulvitroj? Mi trovas la solvon „paroj da okulvitroj“ monstra kaj kontraŭ la regula, senescepta sistemo pluraligi vorton almetante nur „j“ kaj ne „paroj da“ antaŭ la vorto.

Ĉu estas blasfemo kontraŭ la kreinto de la Internacia Lingvo proponi anstataŭadon de unu de liaj terminoj? Laŭ mi ne. Estas nur la demando, ĉu la germanoj ekuzos sitt kaj ĉu la esperantistoj akceptas la vorton oklo.

La diferencoj inter la estontecoj de ambaŭ vortoj estas jenaj: En naciaj lingvoj la parolantoj ne estas tiom inklinaj kiel tiuj de la Internacia Lingvo. Kaj sitt estas vere artefarita. Ĉu tiuj, kiuj provas argumenti kontraŭ Esperanto per: „Esperanto ist doch diese Kunstsprache“ akceptos eron de artefariteco en sia lingvo? Ĉu tiu vorto entute necesas?

Oklo kontraŭe al tio ne estas tiom artefarita: pensu pri monoklo kaj binoklo. Se Zamenhof rederivis fraŭlo de fraŭlino (Fräulein), tiam estas laŭ mi sistemkonforme analoge agi pri oklo.

Esperanto estas genia kompromiso inter konstruiteco kaj adapteco al naciaj lingvoj. Laŭ mi la vorto okulvitroj estas troa koncedo al ĉi lasta. Kaj la vorto oklo ne estas tiom konstruita kiel sitt, tute en la limoj de la adaptsistemo de Esperanto. Mi certas: Zamenhof ne turniĝos en sia tombo.

Restas nur la demando, ĉu la esperantistoj same konservative sin tenas en Esperanto kiel en la gepatra lingvo. Se ili akceptis la vortojn gejo kaj lesbo, kiun mi trovas superfluaj (samseksemul-in-o sufiĉas) kaj kontraŭsistemaj (provu imagi la derivaĵojn gejino/lesbino!), kial la esperantistoj ne akceptu la vorton oklo?

Mi petas vin sincere: Uzu publike la proponitan, facile kompreneblan esprimon. Montru al la nacilingvanoj, ke en Esperantujo oni ja kreivas!

budz888
Posts:32
Joined:2008-03-05, 5:15
Real Name:Rob Budzul
Gender:female
Location: Hobart
Country:AUAustralia (Australia)

Postby budz888 » 2008-03-21, 2:55

Mi uzos gxin.

Do oni diras 'Kie estas mia oklo?'

Mi havas multajn oklojn, sed ecx unu ne povas trovi...

Bone. Mi malsxategas la longan vorton okulvitroj.

User avatar
Formiko
Posts:13388
Joined:2008-01-25, 10:21
Real Name:Dosvdali
Gender:male
Location:Ashghabat
Country:TMTurkmenistan (Türkmenistan)

Postby Formiko » 2008-03-23, 3:33

Mi havas oklon, do tiu vorto estas perfekta!
"Mielinjo? Kie estas mia oklo?"
Cherokee Indian STILL improving German.
Getting reacquainted with Swahili Msaada!
In no particular order
[flag]eo[/flag][flag]de[/flag][flag]es[/flag][flag]yo[/flag][flag]chr[/flag][flag]ru[/flag]

Johan Derks
Posts:1
Joined:2015-01-11, 11:45
Real Name:Johan Derks
Gender:male
Location:Belgrade
Country:RSSerbia (Србија)

Re: Ĉu 'oklo' taŭgas?

Postby Johan Derks » 2015-01-11, 12:04

La ideo de Hermann Tautorat estas bonega.
Tamen mi havas duajn pensojn pri la vortumado, se oni "reklamas" ghin.
Vi skribis, ke gejo kaj lesbo estas akceptitaj.
Estas vero, ke la manlibro de Monato enhavas gejo, sed ne lesbo, dum PIV havas nur gejo.
Ankau la vorto kreivi, nek kreiva au kreativa trovighas en PIV.
Por mi PIV ne estas decida, sed almenau oni povus difini, ke PIV estas indiko por uzateco de esperantistoj. Ankau tion vi ne faras. La akceptita formo por "kreiva" estas kreema kaj de tio oni povas derivi kreivi.
Unuflanke vi shatas krei semantikan klarecon (distingon inter okulvitroj, kiel sinonimo al ekz. binoklo, kaj oklo) aliflanke vi ne uzas bone difinitajn vortojn, kreante tiel malklarecon.
Ekzistas neniu problemo ekuzante novan vorton kiel oklo, se ghi ne estas sinonimo de jam ekzistanta oficialigita vorto. Mi supozas, ke oni povas aserti, ke oklo ne estas sinonimo de okulvitroj, char ghi limighas al paro de okulvitroj kun arko kaj brakoj ghis trans la oreloj, nek de binoklo, char tiu havas pinchilon au havas - se mi estas bone informita - tenilon je unu flanko.
Johan Derks

User avatar
Swalf
Posts:34
Joined:2013-07-02, 6:26
Real Name:Alessandro Bonfanti
Gender:male
Location:Monza
Country:ITItaly (Italia)
Contact:

Re: Ĉu 'oklo' taŭgas?

Postby Swalf » 2015-01-30, 9:51

Viaj perpleksoj devenas eble de la vortuzo en multaj naciaj lingvoj.
Ekzemple en la Itala ni uzas la vorton 'occhiali' (kiu estas plurala) ankaŭ por unu nur ilo.
Esperante, mi kredas, vi povas trankvile uzi 'okulvitro'n por indiki unu ilo kaj 'okulvitroj'n por du aŭ pli iloj.

Tamen mi agnoskas, ke la vorto iom misteras kaj sonas kiel idiomaĵo. Sed, se vi volas novan vorton, kial ne uzi komponaĵon de estantaj vortoj? Ĉu 'lensingo', 'vidkapabligilo' aŭ 'vidhelpilo' povas taŭgi?
(la unua propono taŭgus por specifa ilo komponita de du lensoj subtenataj per montumo, la aliaj ankaŭ por ĉiu vida protezo, ekz. la kontaktlensoj, monokloj, binokloj ktp.)
(it)★★★★ (eo)★★★ (en)★★★ (lmo)★★
If you talk to a man in a language he understands, that goes to his head.
If you talk to him in his language, that goes to his heart.
(Nelson Mandela)


Return to “Esperanto”

Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 7 guests