Saluton kaj bonvenon, zanOTK! Via teksto estas tre bona, estas nur kelkaj eraretoj:
Mi esperas, ke ĉi tie estas la ĝusta loko por (ĉi) tio
Uzo de "ke" estas deviga, male al la angla "that". Mi preferas ĉi-kaze diri "ĉi tie" anstataŭ "ĉi tiu", sed via varianto ne estas malĝusta.
Mi naskiĝis en Kansaso sed mi loĝas en Arkansaso de 16+ jaroj.
"De" povas indiki momenton, kiam komenciĝas io; eblas diri ankaŭ "ekde" aŭ "jam de".
kvankam mi lernis pri esperanton antaŭ ol mi bahaiĝis
"Antaŭ" nur estas prepozicio; se vi volas uzi subfrazon poste, vi devas diri "antaŭ ol". (Mi fakte ĵus kontrolis en Reta Vortaro: ŝajne, ankaŭ "antaŭ kiam" kaj "antaŭ ke" estas ĝustaj, sed mi preskaŭ ĉiam aŭdas "antaŭ ol".)
sed mi deziras paroli ĝin kun sama lingvokapablo kiel mian denaskan lingvon, la anglan (lingvon).
Kiam oni parolas pri lingvo, oni kutime diras "la", kaj ne necesas uzi la vorton "lingvo" se la kunteksto estas sufiĉe klara.
En tiaj frazoj, post "kiel" akuzativo estas necesa, ĉar via frazo fakte implicas: "mi volas paroli ĝin tiel bone, kiel [mi parolas] mian denaskan lingvon". Sen akuzativo tio signifus "mi volas paroli ĝin tiel bone, kiel mia denaska lingvo [parolas ĝin]".
PMEG havas klarigon pri tio.
"Majuskligi" estas tute bona vorto, kaj reguloj pri majuskligo en Esperanto ne estas tute fiksitaj: oni kutime skribas "Esperanto" kun majusklo kaj adjektivoj de lingvoj kun minusklo, sed tio ne estas absoluta regulo. Vi pravas ankaŭ pri "min mem". "Mi prezentas sin" estas malĝusta.
Laŭ la kunteksto, mi supozas, ke "ki'stas" signifas "kio estas". Tio ne estas ĝusta Esperanto kaj mi neniam aŭdis tiun mallongigon.
Mi ne volas ofendi vin, JuxtapositionQMan, sed plej multaj el viaj korektoj estas aŭ nenecesaj, aŭ malĝustaj. La vortoj "loko" kaj "eraro" estas tute bonaj, ne necesas ŝanĝi ilin; mi ne komprenas, kial vi anstataŭigas "Esperanto" per "Esperanta"; "Kansaso" kaj "Arkansaso" estas la nomoj uzataj en Vikipedio; "lingvokapablo" estas ĝusta kaj neŝanĝinda vorto, kaj "lingvkapablo" estas teorie bona sed malfacile elparolebla por plej multaj homoj.