Enketo pri esperanto kaj WEB 2.0

User avatar
evqa
Posts:2
Joined:2011-08-05, 21:31
Real Name:Ne Ne
Gender:female
Location:Warszawa
Country:PLPoland (Polska)
Enketo pri esperanto kaj WEB 2.0

Postby evqa » 2011-08-05, 21:47

Saluton! Estas urĝa bezono plenumigi la enketilon pri la influo de la teknologio WEB 2.0 al aktiviĝo de esperantistaro por la magistriga disertacio - en nomo de la scienco kaj la superaj celoj :) Estas cxi tie:

http://enketo.dl.pl

Dankon :)

User avatar
Elishamod
Posts:253
Joined:2011-06-17, 18:39
Real Name:Elisha Modelevsky
Gender:male
Country:ILIsrael (ישראל / إسرائيل)

Re: Enketo pri esperanto kaj WEB 2.0

Postby Elishamod » 2011-08-06, 13:45

Mi respondis al la enketo. Mi esperas ke tiu helpas vin :)
אֱלִישָׁע

User avatar
Cosi
Posts:206
Joined:2010-07-06, 11:41
Gender:male
Location:Dabrowa Gornicza
Country:PLPoland (Polska)

Re: Enketo pri esperanto kaj WEB 2.0

Postby Cosi » 2011-08-08, 13:51

Kelkaj respondoj estas, hmm... strange konstruitaj :) ekz.:
A) 1
B) 1-2
C) 2-5
Kion elekti, se oni volas respondi "1" aŭ "2"? ;)

PS. Mi malamas la terminon "Web 2.0" :P

User avatar
evqa
Posts:2
Joined:2011-08-05, 21:31
Real Name:Ne Ne
Gender:female
Location:Warszawa
Country:PLPoland (Polska)

Re: Enketo pri esperanto kaj WEB 2.0

Postby evqa » 2011-08-09, 17:37

Vi tro alkroĉiĝas ;) "termino" ne plaĉas al mi, ĉar ĝi aspektas kiel ino de termo. Mi preferas "nocio" ;) Ankoraŭ atendas vin multaj koleriĝoj, ĉar alvenas sekvaj WEB-oj 3.0 kaj 4.0...

ĉiu respondo estas tre bonvena, dankon!

User avatar
Cosi
Posts:206
Joined:2010-07-06, 11:41
Gender:male
Location:Dabrowa Gornicza
Country:PLPoland (Polska)

Re: Enketo pri esperanto kaj WEB 2.0

Postby Cosi » 2011-08-09, 19:19

evqa wrote:Vi tro alkroĉiĝas ;)

Bonan tagon! :D

Serioze, mi volis helpi...

"termino" ne plaĉas al mi, ĉar ĝi aspektas kiel ino de termo.

Kio pri "forfikulo"? Forfik-ulo, komprenas vi ;)

Ankoraŭ atendas vin multaj koleriĝoj, ĉar alvenas sekvaj WEB-oj 3.0 kaj 4.0...

Kristeto... :bittercry:

User avatar
linguaholic
Posts:3122
Joined:2008-06-21, 13:29
Gender:female
Country:NLThe Netherlands (Nederland)
Contact:

Re: Enketo pri esperanto kaj WEB 2.0

Postby linguaholic » 2011-08-10, 7:45

Mi plenigis gxin hieraux. :) Cxu eblos legi la rezulton (aux Esperantan resumon se vi skribas pollingve) kiam gxi estas finita?

Alia demando, je la fino vi varbas por esperanto.com. Mi ne ege emas aktivi tie cxar mi pensas ke unulingva aparta komunumo ne estas ege Web 2.0-eca. Multaj Esperantistoj jam uzas facebook kaj/aux ipernity. Kial ne plu plibonigi la Esperantan "infrastrukturon" de tiuj retejo? Ekzemple, mi uzas facebook Esperante kaj gxi jam suficxe bonas, sed necesas ankoraux fari multajn aldonojn kaj plibonigojn al la traduko. Mi ne konas Esperantistojn kiuj nur komunikas per Esperanto. Per aparta Eo-retejo, oni igas ilin ensaluti en multajn retejojn tage kaj tio ne indas (laux mia opinio). Ne estas atako, nur kelkaj pensoj - interesus min via opinio pri tio.
native: Deutsch / advanced: English, Nederlands / intermediate: Esperanto / forgotten: Français / fighting my way through: עברית מקראית / dreaming of: Čeština, עברית / admiring from a safe distance: فارسی

User avatar
Milya0
Posts:550
Joined:2009-10-19, 16:17
Country:PLPoland (Polska)

Re: Enketo pri esperanto kaj WEB 2.0

Postby Milya0 » 2011-08-10, 18:10

Mi respondintas. Sed mi ne komprenantis la lastan demandon.
Qroo₃₁ kaa₄ cro₂ kraa₃ kaa₄ qo₄₁ cra₄₁ ka₄ qoo₄₂ krá₄₂.


Return to “Esperanto”

Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 7 guests