Mi serĉis sed ne trovis fadenon pri Esperantaj blogoj.
Ĉu iu el vi blogas Esperante aŭ legas Esperantajn blogojn regule? Mi scivolas!
Ankaŭ en mia kapo ekestis ege originala penso: Se mi volas plibonigi mian Esperanton, indas uzi ĝin pli. Kaj mi jam delonge volas startigi blogon. (Mi ja havas blogon, sed estas sentema, teda, malplena, forlasinda blogo ) Do kial ne skribi blogon en Esperanto? Cetere, ekzistas malpli da blogoj en Esperanto ol en iu alia lingvo kiun mi regas sufiĉe bone por blogi.
Blogo sen legantoj ja iom sensensas, do mi invitas vin legi: http://www.senlime.wordpress.com. Temos pri Esperanto, kulturo, vojaĝo, kulturo, pensoj ... Komentoj (kaj enhavaj kaj lingvaj) estos bonvenataj! (Nuntempe ankoraŭ la blogo ne estas ege enhavplena, sed mi provas pliplenigi ĝin regule.)