linguaholic wrote:Mi vidis ke ankaŭ Junesun aliĝis (ŝi ne plu aktivas ĉi tie, sed multe helpis min kiam mi eklernis Esperanton).
Mi vidis ŝin pasintjare, sed apenaŭ parolis al ŝi, do mi dubas, ke ŝi memoras min.
Mi ja iris al la pasintjara JES. Mi elektos veran ĉambron, ĉar estas pli simple ol kunporti matracon kaj dormsakon, kaj oni certe malpli facile povas dormi en amasloĝejo. Tamen la pasintjaraj “luksaj ĉambroj” estis ŝerco: la organizantoj nur metis 10 aŭ 15 matracojn kaj littukojn en klasĉambrojn, do estis kiel amasloĝejo sed sen dormosako. Fakte la JES-ejo estis infanlernejo sen dormejo. Se mi scius, mi pagus malpli kaj kunportus dormsakon.
Sed ĉi-jare ŝajne estos pli bone: verŝajne la loko havos verajn ĉambrojn kun veraj litoj.
Kaj kiel vi iros tien? Mi iros per trajna karavano de Strasburgo; ŝajne alia ekveturos de Nederlando. La pasintjara karavano estis sufiĉe amuza (sed iom longa) aventuro — ni maltrafis trajnon kaj devis revojiĝi kaj neplanite trairis Ĉeĥion. Mi ĝojas, ke ĉi-foje estos malpli longe (ne necesos traveturi plurajn landojn).