Por komenci paroli, mi bezonis du lingvokursetojn per interreto, tio daŭris ses monatoj pli-malpli. Ĉiukaze tiam mi lernis nur ~1h po semajno por kompletigi la lecionon. Poste mi ne plu sekvis kursojn, mi nur babilis interrete kaj fizike (en malmultaj okazoj). Ekde 4 monatoj mi laboras per Esperanto, do mi uzas ĝin tuttage. Ĉiukaze mi ankoraŭ bezonas lerni, ne malofte mi faras erarojn voĉe, kvankam skribe mi estas sufiĉe bona.
Mi dirus, ke por havi bazan komunikadon, mi bezonis 5-6 monatojn.
Sed amikino de mi sukcesis lerni la bazojn por komuniki en 2 semajnoj, kvazaŭ nekredeble por mi (sed mi estas aparte malbona por lerni lingvojn
).